Libro pri mirindaĵoj

La libro pri mirindaĵoj (titolo de la originalo: Llibre de meravelles) estis unu el la du grandaj romanoj kiujn verkis Ramon Llull. Temas pri instrua romano kiun Llull verkis dum vizito en Parizo, inter 1287 kaj 1289. La protagonisto, Felikso, estas pilgrimo kiu observas la realon malkovrante kun dolorplena surprizo la distancon inter la homa konduto kaj la Dia ordo de la kreaĵaro.

La vojaĝoj de Felikso proponas itineron tra la enciklopediaj konoj de la 13a jarcento en Eŭropo, tiel ke la 10 partoj de la libro koincidas kun la subjektoj de la Arto de Ramon Llull: Dio, la anĝeloj, la ĉielo, la elementoj, la vegetaĵoj, la mineraloj, la bestoj, la homo, la paradizo kaj la infero. La du unuaj kaj la du lastaj partoj informas pri teologio kaj natura filozofio. La ceteraj traktas pri morala filozofio, kun la centro en la libroj pri la bestoj kaj pri la homoj.

La romano miksas la rakontadon kun la dialogado, tipe de la mezepokaj intrucelaj tekstoj. Preskaŭ ĉio, kio okazas en la romano, reprezentas alion. La majstroj, kiujn renkontas Felikso, klarigas liajn dubojn pere de ekzemploj kaj alegorioj.

 

 

 

Advertisements