Libro pri la bestoj

La Libro pri la bestoj estas la sepa parto de la romano Libro pri mirindaĵoj de Ramon Llull. Ĝi estas serioza teorio pri la politiko en formo de fabelo. La intrigo estas malsimpla, sed en ĝi havas apartan lokon la artifikoj de la vulpo por kontroli la politikan potencon, kaj plenumi ĝin el dua loko. La bestojn de la fabelo la aŭtoro ĉerpis el orientaj fontoj.

Verŝajne Llull verkis la libron por la reĝo Filipo la 4-a, kun kiu la aŭtoro havis politikajn kontaktojn dum la verkado. Kaj la celo de la teksto estas helpi regantojn pri la politikaj aferoj. La fabelo havis sian propran historion kaj oni plurfoje eldonis kaj tradukis ĝin aparte. La esperantan tradukon oni povas trovi en formato pdf 1 kaj pdf 2.