Aperis nova versio de la romano Fia ludo verkita de Manuel de Pedrolo. Ne estas grandaj ŝanĝoj en la traduko, oni korektis nur kelkajn detektitajn erarojn kaj modifis kelkajn esprimojn. La PDF-dosiero elŝuteblas ĉi tie.
Pri la plagiato
Joan Fuster estas katalunlingva verkisto el Valencilando. Unu el liaj plej famaj verkoj estas Diccionari per a ociosos (proksimume ‘Vortaro por senokupuloj’), kiu estas kolekto da eseoj pri diversaj temoj. Unu el tiuj eseoj estas dediĉita al la temo pri la plagiato, kies esperantan tradukon oni povas trovi ĉi tie.
rodisa fraŭlino
Ĉi tiu teksto estas fragmento el la romano Tirant lo Blanc de Joanot Martorell. Ĝi estas fakte novelo metita en la libron (ĉapitroj 98 kaj 99) kaj estas enhave sendependa. La rakonto apartenas al la ĝenro novellino, novelo kiu prezentas moralan problemon. Tiu speco de novelo naskiĝis ĉe burĝaj tavoloj de Italio, kaj pli multajn novellini oni povas legi en la Dekamerono de Boccaccio.
Libro pri mirindaĵoj
La libro pri mirindaĵoj (titolo de la originalo: Llibre de meravelles) estis unu el la du grandaj romanoj kiujn verkis Ramon Llull. Temas pri instrua romano kiun Llull verkis dum vizito en Parizo, inter 1287 kaj 1289. La protagonisto, Felikso, estas pilgrimulo kiu observas la realon malkovrante kun dolorplena surprizo la distancon inter la homa konduto kaj la Dia ordo de la kreaĵaro.
La vojaĝoj de Felikso proponas itineron tra la enciklopediaj konoj de la 13a jarcento en Eŭropo, tiel ke la 10 partoj de la libro koincidas kun la subjektoj de la Arto de Ramon Llull: Dio, la anĝeloj, la ĉielo, la elementoj, la vegetaĵoj, la mineraloj, la bestoj, la homo, la paradizo kaj la infero. La du unuaj kaj la du lastaj partoj informas pri teologio kaj natura filozofio respektive. La ceteraj traktas pri morala filozofio, kun la centro en la libroj pri la bestoj kaj pri la homoj.
La romano miksas la rakontadon kun la dialogado, tipe de la mezepokaj intrucelaj tekstoj. Preskaŭ ĉio, kio okazas en la romano, reprezentas alion. La majstroj, kiujn renkontas Felikso, klarigas liajn dubojn pere de ekzemploj kaj alegorioj.